Parsa Posted May 6, 2005 Share Posted May 6, 2005 Mi prezentas jena terminaro (per h-sistemo) Geocaching terms in Esperanto Geokashaj vortoj esperante geokasho - geocache geokashludo - geocaching geokashujo - geocache container geokashajho - physical cache (as opposed to virtual, qv.) geokashejo - cache site nulejo - ground zero, the cache site mikrokasho (mikrogeokasho) - microcache geokasheto - small geocache multikasho (multigeokasho) - multi-cache multikashero - multi-cache component (a waypoint) eventkasho - event cache inverskasho - reverse cache (locationless cache) geokashi - to go geocaching geokashulo - geocacher virtualo (virtuala geokasho) - virtual cache vojaghaskarabo - travel bug (dog tag with an id number and a scarab picture) petveturanto (au pasaghero) - hitchhiker (object attached to a travel bug) vojpunkto - waypoint globa pozicianta sistemo (GPS) - global positioning system negeokashuloj, trompighemoj, mugloj - non-geocachers, muggles kash'telinta (geokashshtelinta) - muggled, stolen by muggles shtrumpupo (pseudonomo, alinomo) -sockpuppet (temporary forum alias) novgeokashulo, novulo - neocacher, goecaching newbie predo (geopredo) - swag, geoswag, geocache contents memsignajho, sinsignajho - signature item birdomejloj, korvomejloj - chromes (miles as the crow flies) geomonero - geocoin Garmanoj - Garminites (prefer Garmins) Magelanoj - Maggies (prefer Magellans) komentlibro - log book unutrovulo (UT) - FTF (first to find) DPLK (dankon pro la kasho) - TFTC (thanks for the cache) PNLN (prenis nenion, lasis nenion) - TNLN (took nothing, left nothing) Parsa Quote Link to comment
+ernies Posted January 8, 2007 Share Posted January 8, 2007 Geocaching terms in Esperanto Geokashadaj vortoj en Esperanto / prilaborita propono geokashajho, geokashujo – geocache geokashado – geocaching geokashujo – geocache container geokashajho reala – physical cache (as opposed to virtual) geokashejo – cache site nulejo – ground zero, the cache site mikrokashajho, mikrokashujo, mikroo – microcache geokashajheto, kashajheto – small geocache multkashajho – multi-cache enigma kashajho – mystery or puzzle cache retkameraa kashajho – webcam cache mondkashajho – earthcache multkashajhero – multi-cache component (a waypoint) eventkashajho – event cache inverskashajho (senloka kashajho) – reverse cache (locationless cache) geokashumi – to go geocaching geokashanto, geokashisto – geocacher virtualo, virtuala geokashajho – virtual cache vojaghskarabo, vojskarabo – travel bug geomonero – geocoin petveturanto, pasaghero, alajho – hitchhiker (object attached to a travel bug) vojpunkto – waypoint tuttera pozicitrova sistemo – global positioning system (GPS) moglo, eksterulo, negeokashanto – non-geocacher, muggle moglita, sabotita – muggled, stolen by muggles shtrumppupo, pseùdonomo, alinomo – sockpuppet (temporary forum alias) novgeokashanto, novulo – neocacher, goecaching newbie predo, geopredo, ujajharo – swag, geoswag, geocache contents memsignajho, personajho – signature item rektdistanco, flugdistanco, birdomejloj – chromes (miles as the crow flies) garminanoj – Garminite (prefers Garmins) magelanannoj – Maggie (prefers Magellans) loglibro, notlibro, komentlibro – log book unua trovinto (UT), UTulo – FTF (first to find) DPLK (dankon pro la kashajho) – TFTC (thanks for the cache) PNLN (prenis nenion, lasis nenion) – TNLN (took nothing, left nothing) rolfo Quote Link to comment
blahma Posted November 13, 2007 Share Posted November 13, 2007 Saluton! Ĉu estas pluraj geokaŝludantoj kiuj parolas Esperanton? Kiuj estas?! Mi ĵus finfine ekaktivis en tiu ĉi hobio (delonge mi sciis pri ĝi, sed malfacilis por mi serĉi, sen aliro al GPS-ilo) kaj ni nun eĉ jam havas teameton de junaj esperantistoj en Brno, Ĉeĥio, kie mi studas! Jam iam antaŭe, mi kreis la artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Geoka%C5%9Dado en la Vikipedio en Esperanto. Ĝi laŭ mi ĝis nun estas la plej signifa reta informilo pri geokaŝado en Esperanto. Mi tamen kredas la ludon aparte interesa, des pli por homoj scivolemaj kaj vojaĝemaj, kiaj esperantistoj kutime estas. Jam kelkaj miaj esperantistaj amikoj, al kiuj mi rakontis pri ĝi, tre ekinteresiĝis. Ĉu eble indus iel kunlaborigi la ekzistantajn esperantistajn ludantojn kaj prepari iun inform-disvastigan strategion? Kaj certe ankaŭ nia internacia lingvo mem havas kapablon aldoni interesan kroman dimenzion al la ludo. Ne nur ke en nia teamo ni nun uzas esperanton por interkomuniki pri serĉado kiam en la ĉirkaŭaĵo troviĝas eksteruloj, sed ankaŭ ni jam havas ideon iam starigi kaŝujon kun temo "Esperanto". Kaj ankaŭ ekzemple cirkuligo de vojaĝskaraboj povus esti oportune helpita de esperantistoj, kaj male ties cirkulado povus atesti pri la internacieco kaj tutmondeco de la esperanto-movado. Do, kiuj vi ceteraj estas? Kaj kion vi pensas pri tiuj ideoj? Amike, Marek Blahuš prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo Quote Link to comment
+ernies Posted November 13, 2007 Share Posted November 13, 2007 (edited) estas ĝojige, ke venis tiu via kontribuo al la forumo. mi ne scias, ĉu multaj e-istoj estas en geokaŝado. mi ne estas tre aktiva en eo. tamen, mi priskribas ĉiujn miajn kaŝitajn objektojn ankaŭ en eo, ekz. mian planedan serion (daŭrigotan): neumOnd GCXX1G plutO GCXX1G nePtun GCXXYX uranUs GCXXZ1 satuRn GCXXYW juPiter GCXXJD mArs GCXXYY kaj pliaj. tio estas grava diskonigo de eo, kaj mi proponas tion al aliaj e-istoj. amike, rolfo. Edited November 13, 2007 by ernies Quote Link to comment
Parsa Posted February 6, 2008 Author Share Posted February 6, 2008 La radiko estas geokaŝ-. Mi ankoraŭ preferas geokaŝo por la objekta substantivo: geokaŝ-o Estas pli simpla. Parsa Quote Link to comment
+ernies Posted March 31, 2008 Share Posted March 31, 2008 La radiko estas geokaŝ-. Mi ankoraŭ preferas geokaŝo por la objekta substantivo: geokaŝ-o Estas pli simpla. simpla certe jes (precipe por anglalingvanoj), sed tute kontraùstara al la ideo de la lingvo mem. estas preskaù cxiam preferende preni el la lingvo tion, kio jam ekzistas ol rapide kaj amase aldoni novajn radikojn. ne nur pro la fakto, ke cxiu aldona radiko komplikigas la lingvon, kaj e-o ja cxiam volas presenti sin kiel facila lingvo. ni uzu prefere «kasxujo» aux simple «ujo» (en kunteksto) por la objekto, tiuj du ecx havas malpli da silaboj ol «geokasxo». Quote Link to comment
+crazy_couple Posted May 23, 2008 Share Posted May 23, 2008 Saluton! Ĉu vi havas la E-otraduko ĉi tiu teksto? : GEOCACHE SITE - PLEASE READ Congratulations, you've found it! Intentionally or not! What is this hidden container sitting here for? What the heck is this thing doing here with all these things in it? It is part of a worldwide game dedicated to GPS (Global Positioning System) users, called GPS Stash Hunting, or Geocaching. The game basically involves a GPS user hiding "treasure" (this container and its contents), and publishing the exact coordinates so other GPS users can come on a "treasure hunt" to find it. The only rules are: if you take something from the stash, you must leave something for the stash, and you must write about your visit in the logbook. Hopefully, the person that stashed this container found a good spot that is on public property and is not easily found by uninterested parties. Sometimes, a good spot turns out to be a bad spot, though. IF YOU FOUND THIS CONTAINER BY ACCIDENT: Great! You are welcome to join us! We ask only that you: · Please do not move or vandalize the container. The real treasure is just finding the container and sharing your thoughts with everyone else who finds it. · If you wish, go ahead and take something. But please also leave something of your own for others to find, and write it in the logbook. · If possible, let us know that you found it, by visiting the website listed below. The GPS Stash Hunt is open to everyone with a GPS and a sense of adventure. There are similar sites all over the world. Currently, the organization has it's home on the Internet. Visit our website if you want to learn more, or have any comments: http://www.geocaching.com If this container happens to be sitting on private property and you wish it removed, please let us know. We apologize, and will be happy to move it. Mi volas traduki tio kun ligilo sur lernu.net kaj loki en geokashujoj. Mi pensas ke tio estas la ebleco montri Esperanto al aliaj personoj kaj propagandi por la internacia lingvo. ĉu estas via opino? Ĝis revido! FrankoVoglero @ lernu.net Quote Link to comment
+ernies Posted May 23, 2008 Share Posted May 23, 2008 (edited) Saluton! Ĉu vi havas la E-otraduko ĉi tiu teksto? : jes, mi tradukis tiun tekston iam antaù du jaroj. gxi eble ne estas vortvote, tamen lauxsence jes. mi sendos al vi ankaux retposxte. amike. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Geocashajho/Geokashejo – Bonvole legu Gratulon, vi trovis ghin! Intence aù ne … Tio chi estas parto de tutmonda ludo dedichita al la uzantoj de GPS (tuttera pozicitrova sistemo). Ghi nomighas Geokashado aù GPS-trezorchasado. La ludo ekas per GPS-uzanto, kiu kashas “trezoron” (tian ujon kaj kun enhavo (predo)) kaj publikigas la detalajn koordinatojn por ke aliaj uzantoj de GPS povas iri “chasi” (serchi) ghin. La plej grava regulo: Se vi prenas ion el la predaro, vi enmetu ion samvaloran, kaj vi nepre enskribighu en la loglibreto. Se vi hazarde trovis tiun chi ujon: Bonege! Vi estas bonvena kunludi/alighi. Ni petas nur jenon: • Bv. lasu la ujon en la sama loko kaj ne detruu ghin. La vera trezoro estas simple trovi la ujon kaj partumi la pensojn kun chiu alia trovonte ghin. • Se vi volas, prenu ion el la ajhoj. Tiukaze ankaù metu ion similvaloran enen por aliaj, kaj skribu vian nomon, daton, intershanghitajhojn ktp. en la notlibron. • Laùeble lasu nin scii, ke vi trovis tiun chi ujon vizionte la retejon (vidu sube). La geokashado estas malfermita al chiu kiu havas GPS-birilon kaj iom da aventuremo. Trovighas pli ol 500.000 similaj kashajhoj en la tuta mondo. La organizado trovighas en la reto. Vizitu nian retejon por scii pli aù por komenti: geocaching.com Se tiu chi ujo trovighas sur privata tereno kaj vi deziras forigi ghin, bv. komuniku tion al ni. Ni alilokigos ghin volonte. Koran dankon! Edited May 23, 2008 by ernies Quote Link to comment
+crazy_couple Posted May 23, 2008 Share Posted May 23, 2008 Bonege kaj Koran Dankon! Super und Herzlichen Dank. Pardonu, FrankoVoglero @ lernu.net ne estas retpoŝta adreso sed estas la nomo FrankoVoglero sur http://de.lernu.net. ĝis revido de Tuttlingen / Sudgermanio Frank Vogler (Crazy_Couple) Quote Link to comment
+meleschkin Posted May 8, 2011 Share Posted May 8, 2011 Tio estas tre interese, ke ekzistas aliaj geokasxludantoj esperantistaj. Koran Dankon por la vortaro. gxis revido el Kolonjo (Köln) Andrei Meleschkin (meleschkin) Quote Link to comment
Recommended Posts
Join the conversation
You can post now and register later. If you have an account, sign in now to post with your account.
Note: Your post will require moderator approval before it will be visible.